Git --distributed-is-the-new-centralized

Chapter 2

Bazoj de Git

Se vi nur povas legi unu ĉapitron por ekuzi Git, jen ĝi. Ĉi tiu ĉapitro pritraktas ĉiun bazan komandon kiun vi bezonas por fari la plimulton de la aferojn kiujnvi iam faros per Git. Fine de ĉi tiu ĉapitro, vi devus povi konfiguri kaj komenci deponejon, komenci kaj ĉesi sekvi ŝanĝojn en dosieroj, kaj preparmeti kaj enmeti ŝanĝojn. Ni ankaŭ montros al vi kiel agordi Git por ignori certajn dosierojn kaj dosierskemojn, kiel malfari erarojn rapide kaj facile, kiel foliumi la historion de via projekto kaj vidi ŝanĝojn inter enmetoj, kaj kiel puŝi kaj tiri de distancaj deponejoj.